Utilaj informaĵoj pri tradukado
Zorge elektu tradukiston. Malbona tradukado povus esti katastrofa por via entrepreno.
Uzu kvalifikitan tradukiston. Tradukado estas preciza sperto kiun oni lernas per specifa studado kaj trejnado. Ne ĉiu kun diplomo en lingvo kapablas traduki.
Aparte kelkaj malmultaj esceptoj (foje inkluzive Esperanton) tradukistoj ĉiam tradukas en sian gepatran lingvon. Tio signifas ke la fina tradukado aspektas kiel originale verkita en la celita lingvo kaj ĝuste interpunkciiĝis kaj formatiĝas. Profesiaj tradukistoj forte strebas konstante ĝisdatigi ilian lingvan kaj kulturan scipovon kaj lerni novajn terminologiojn en siaj spertfakoj.
Pri Maŝintradukado (MT)
Maŝintradukado(MT) povas montrigi la krudan esencon da dokumento. Tamen, zorgu! Se vi uzas maŝintradukadon por ‘eksteren’ dokumento, treeble vi aspektos malprofesian, balbuteman kaj verŝajne komplete misprezentos vian celitan mesaĝon. Legu pli pri Maŝintradukado ĉi tie.
Komputilizita Tradukado (KT)
Multaj tradukistoj uzas Komputilizita Tradukadiloj (KT) - programaroj kiuj ofte inkluzivas tradukadmemorilojn, konkordancilojn datumbazojn, kaj similajn. Se vi legas la anglan, la francan, la germanan, aŭ la rusan, vi povas legi pli ĉi tie.
Pliajn informaĵojn
Pliajn utilajn informojn pri kiel mendi tradukadon haveblas en kelkaj lingvoj ĉe la retejo de la Instituto pri Tradukado kaj Interpretado: